Abū Ḥāmid Muḥammad ibn Muḥammad al-Ghazālīesperante Algazelo | ||
---|---|---|
persa teologo, juristo, filozofo kaj astronomo
| ||
Persona informo | ||
أبو حامد محمد بن محمد الغزالي | ||
Naskonomo | perse ابو حامد محمد ابن محمد الغزالی | |
Naskiĝo | 1058 en Tuso | |
Morto | 19-an de decembro 1111 en Tuso | |
Tombo | Maŝhado vd | |
Religio | islamo • sunaismo • sufiismo • aŝarijo vd | |
Lingvoj | persa • araba vd | |
Loĝloko | Nejŝaburo • Bagdado • Damasko • Jerusalemo vd | |
Ŝtataneco | Selĝuka Imperio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Ahmad Ghazali (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo islamjuristo journal editor (en) ĵurnalisto poeto mutakallim (en) aŭtobiografo Sufi (en) vd | |
Laborkampo | Islama filozofio, teologio, sufiismo, Kalam kaj islama etiko vd | |
Aktiva en | Sirio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Alchemy of Happiness ❦ La nekohereco de la filozofoj ❦ La revivigo de la religiaj sciencoj ❦ La Modero pri Fido ❦ On Legal theory of Muslim Jurisprudence vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abū Ḥāmid Muḥammad ibn Muḥammad al-Ghazālī (1058–1111) (persa lingvo: ابو حامد محمد ابن محمد الغزالی), aŭ Algazelo en Esperanto, naskiĝis kaj mortis en Tuso (Ĥorasano) en Persio. Li estis islama teologo, juristo, filozofo, astronomo, mistikulo,[2][3] kaj restas unu el la plej konataj pensistoj de Sunaismo.[4] Li estis persa deveno.[5][6][7]
Kelkaj islamanoj konsideras lin Muĝadido, tio estas renoviginto de la religio kiu, laŭ la profeta hadito, aperas unufoje ĉiun jarcenton por restaŭri la fidon de la Ummao (nome "la Islama Komunumo").[8][9][10] Liaj verkoj estis tiom laŭditaj de liaj samtempuloj ke al-Gazelo ricevis premie la honoran titolon "Pruvo de Islamo" (Huĝĝat al-Islām).[11]
Al-Gazelo kredis, ke la Islama spirita tradicio estas mortanta kaj ke la spiritaj sciencoj instruitaj de la unua generacio de islamanoj estis forgesita.[12] Tio rezultis en sia granda verko titolita Iḥjā’ ‘ulūm ad-dīn ("La revivigo de la religiaj sciencoj").[13] Inter liaj aliaj verkoj, la Tahāfut al-Falāsifa ("La nekohereco de la filozofoj") estas grava markilo en la historio de filozofio, ĉar ĝi antaŭenigis la kritikon de la scienco el Aristotelo disvolvigita poste en la 14a-jarcenta Eŭropo.[14]
Li estas konsiderata pioniro de la metodoj de dubado kaj skeptikismo. En La nekohereco de filozofoj, li ŝanĝis la direkton de frua islama filozofio, formovante ĝin de islama metafiziko influita de helena filozofio, al filozofio bazita de kaŭzo kaj efiko determinita de Dio aŭ anĝeloj.