Alibaba Group | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • publika kompanio • organizaĵo • retejo vd | ||
Dum | 28-a de junio 1999 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | Jack Ma • Joseph Tsai vd | |
Sidejo | Binjiang District | |
Lando | Popola Respubliko Ĉinio | |
Estr(ar)o | Joseph Tsai | |
Dungitoj | 251 462 (stato: 31-a de marto 2021) | |
ISIN-kodo | US01609W1027 | |
Posedata de | Jack Ma • SoftBank • Altaba • Joseph Tsai vd | |
filiaj kompanioj | Q18712406 • AutoNavi Holdings Limited • UCWeb • AGTech Holdings Limited • South China Morning Post • alibaba.com • Taobao • Youku vd | |
Posedataj kompanioj | Alibaba Pictures • Paytm • Singapore Post • Weibo Corporation • Ele.me • DiDi • Suning.com • Magic Leap • Huayi Brothers • Koubei • Meizu • SoftBank Robotics Group • SB Cloud vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Alibaba Grupo (angle : Alibaba Group, en simpligita ĉine : 阿里巴巴集团, en tradicia ĉine : 阿里巴巴集團, pinjine : Ālǐbābā Jítuán, NYSE: BABA) estas ĉina retkomerca kompanio, bazita en Hangĝoŭo, kiu disponigas retajn pagservojn, inter-firmaajn (B2B) portalojn, butikumadserĉajn portalojn kaj nubkomputikajn servojn. Inter la plej popularaj retejoj de la grupo estas Ali Express [1][2].
En 2012, du sukcesaj portaloj de la grupo prilaboris transakciojn (negocoj) de proksimume 170 miliardoj da dolaroj, valoro pli granda ol eBay kaj Amazon kombinitaj en tiu jaro. Ĉirkaŭ 80% de interreta aĉetado en Ĉinio estas farita per la retejoj de la grupo [3].
La ĉefa agado de la kompanio estas en Ĉinio. En 2005, Yahoo! aĉetis 39% de la akcioj de la firmao kontraŭ miliardo da dolaroj kontante. Se Yahoo estus teninta ĉiujn ĝiajn akciojn ĝis la unua oferto en 2014, ili valorus ĉirkaŭ 92 miliardojn da dolaroj.
En septembro 2014, la grupo faris la unuan gravan IPO en historio ĉe la Novjorka Borso, kiu sukcesis akiri 25 miliardojn USD. Post la IPO, la valoro de la firmao estis taksita je 231 miliardoj USD. En majo 2018 ĝi jam valoris ĉirkaŭ 507 miliardojn.