Alma Karlin | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Alma Karlin | ||
Naskonomo | Alma Ida Wilibalda Maximiliana Karlin | |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1889 en Celje | |
Morto | 14-an de januaro 1950 (60-jaraĝa) en Pečovnik, ![]() | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Kancero ![]() | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Federal People's Republic of Yugoslavia (en) ![]() Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Cislajtio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Parizo ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto kolektanto vojaĝisto ĵurnalisto verkisto de vojaĝa literaturo poeto teozofo ![]() | |
Laborkampo | Poezio, vojaĝa literaturo, kreiva kaj profesia verkado, kolektado, vojaĝo kaj teozofio ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alma Maximiliana KARLIN (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1889 en Celje (iame nomata Cilli), mortinta la 14-an de januaro 1950 en Pečovnik apud Občina Štore, nun Slovenio) estis germanlingva aŭstra-hungara kaj jugoslavia verkistino, etnografo, poeto, ĵurnalistino, tradukistino, poliglotino, mondvojaĝantino, kolektanto, teozofo, spiono[1] kaj esploristino.
Ŝi famiĝis en la periodo inter la du mondmilitoj kiel la plej legata germanlingva vojaĝverkistino. Alma Karlin vojaĝis kvin kontinentojn en la 1920-aj jaroj malgraŭ severa handikapo.
Kvankam ŝi estis nomumita por la Nobel-premio pri Literaturo (1933) fare de la sveda verkistino Selma Lagerlöf, tamen ŝi restis dum la komunista periodo (1945-1991) malbone konata. Tiu malbona konateco okazis ĉar en la tiutempa Regno Jugoslavio, la mondvojaĝanto estis konsiderata suspektinda kaj ĉar ŝi parolis kaj verkis en la germana, kaj malgraŭ ke ŝi estis la sola germanlingvanino en Celje kiu malkaŝe kontraŭbatalis la naziojn, sed ŝi ankaŭ malkaŝe kondamnis komunismon[1]. Tiu forgeso daŭris ĝis Slovenio akiris sendependecon ke ŝi kaj ŝiaj libroj estis retrovitaj kaj tradukitaj al la slovena.
Centra Biblioteko de Celje kaj Esperanto-Societo Ljubljana eldonis la libron Alma – La mondo antaŭ la hejma sojlo kiu pritraktas la vivon de Alma Karlin, unu el la unuaj eŭropaj virinoj, kiuj sole vojaĝis tra la tuta mondo[2].