Alma mater

Alma Mater kiel statuo en Usono.

Alma mater (latine „nutranta patrino“) estas metafora nomo por universitato, ĉar ĝi "nutras" siajn studentojn per scioj. La Alma mater de iu do estas la universitato aŭ lernejo kie tiu persono studis. Oni konsideru ke la latina lingvo estis la uzata lingvo en universitatoj de Eŭropo dum multaj jarcentoj, eĉ kiam ĝi ne plu estis uzata en aliaj fakoj.

La esprimo Alma mater estas kutime uzata ĉefe en Germanlingvio kaj en Nordameriko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy