Almato

Almato
(Алматы Almaty)
urbo
Almato
Flago
Lando Kazaĥio Kazaĥio
Provinco Almato
Koordinatoj 43° 15′ 0″ N 76° 55′ 0″ O / 43.25000 °N, 76.91667 °O / 43.25000; 76.91667 (mapo)
Areo 324,8 km² (32 480 ha)
Loĝantaro 1 421 868 (2010)
Denseco 4 152 loĝ./km²
Estro Aĥmetĵan Jesimov
Horzono UTC+06:00
Poŝtkodo 050000–050063
Telefona antaŭkodo +7 727
ISO 3166-2:RU KZ-ALA
Situo de Almato en Kazaĥio
Situo de Almato en Kazaĥio
Situo de Almato en Kazaĥio
Vikimedia Komunejo: Almaty
Retpaĝo: almaty.kz
Map

Almato (kazaĥe Алматы, Almaty, rusa formo Алма-Ата Alma-Ata) estas industria urbo, la plej granda en Kazaĥio, eksa ĉefurbo de la respubliko. Ĝi situas en sud-oriento de la lando. Almato estis fondita en 1854 kiel rusa fortikaĵo sur la loko de kazaĥa vilaĝo Almati. Ĝi enhavas proksime 1 420 000 loĝantojn (en 2010).

Ekde 1927 ĝi estis ĉefurbo de Kazaĥio, dekomence de Kazaĥia Soveta Respubliko, poste - de sendependa Kazaĥio, ĝis 1998. La nova ĉefurbo iĝis Astana (eksa Akmolinsk/Celinograd), kaj Almato nun neoficiale estas nomata “la suda ĉefurbo”. Ĝi restas tre grava komerca kaj kultura centro kaj estas konsiderata unu el la plej komfortaj urboj de eks-Sovetunio. Ĝi estas konata ankaŭ ekster Kazaĥio kiel tre verda urbo, kies multaj stratoj aspektas kiel verdaj tuneloj inter la grandaj arboj. El la urbo estas bela panoramo de la montoj, kiuj ĉenas sude de la urbo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy