Ambulanco

Ambulanca boato en Venecio.

La termino ambulanco[1] ĝenerale esta uzata por aludi al veturilo uzata por havigi kuracajn zorgojn al malsanuloj aŭ vunditoj kiuj troviĝas malproksime de malsanulejo aŭ por transporti tiujn al sancentro kie oni povas pli certe sekvi ties evoluon kaj praktiki al ili plej grandan nombron de kuracpruvoj. Foje la celo de la ambulanco estas nur zorgi la necesulon (kiel kaze de urĝo kiam oni provizas antaŭkuracajn traktadojn), sed oni ne sekvas celon porti tiun al sancentro.[2] Tiuokaze, la paciento kiu bezonos alporton al hospitalo, bezonos ankaŭ specifan ambulancon destinatan nur al translokigo de pacientoj.

La termino "ambulanco", devenas el la verbo latina ambulare, kies signifo estas piediri.[3] Tiu termino aludas al la unuaj kuracaj militservoj, kie la pacientoj etis movataj per brankardo aŭ hospitala ĉareto. La origina senco de la vorto estis "movebla hospitalo kiu sekvas armeon dum kampanjoj".[1][4]

  1. 1,0 1,1 artikoleto ambulanco en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua, presita eldono de 1970, paĝo 39
  2. artikolo Essex Ambulance Response Cars de julio 2004 en la retejo carpages.co.uk (angle)
  3. artikolo How Products Are Made: Ambulance, arkivigita en marto 2007 (angle)
  4. ankaŭ ekzemple en la angla, jen en Oxford English Dictionary ambulanca difino 1

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy