America Online

America Online (AOL)
America Online (AOL)
komputilreta servo • komunikilkompanio • retportalo • negoco • entrepreno • interreta serĉilo • kompanio vd
Dum 1983 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio (laŭ usona juro)
Fondita en 1983 je la nomo Control Video Corporation, en 1991 je la nomo America Online, urbo Vienna, Virginio, Usono
Fondintoj Marc Seriff • Steve Case • Jim Kimsey vd
Sidejo 770 Broadway, Nov-Jorko
Lando Usono
Estr(ar)o Tim Armstrong
Dungitoj 5 600 (stato: 2020)
Agokampo interretaj servoj
programaro
Posedata de Yahoo Inc. vd
filiaj kompanioj Netscape • CompuServe • Weblogs, Inc. • Relegence • Moviefone • Personal Library Software • Spinner • Third Screen Media • NaviSoft • Medior • MapQuest • Nullsoft • Adtech • Quigo • AOL TV • InfoInterActive • The Huffington Post • Johnson-Grace • iAmaze • Socialthing • MailBlocks • Advertising.com • Moviefone • .aol vd
Posedataj kompanioj Engadget • Netscape • Joystiq • TechCrunch • AOL Mail • Mirabilis • MapQuest • In2TV • GameDaily • about.me • Ficlets • Politics Daily • Radio KOL • The Huffington Post • cambio.com • .aol • Projekto por Malferma Katalogo vd
TTT corp.aol.com, aol.com
vdr

America Online (mallonge AOL, stiligita kiel Aol.) estas kompanio kutime prononcata ne akronime sed kiel inicialoj, do angle [ej-oŭ-EL] respektive esperante [a-o-LO] - estas multnacia amaskomunikila korporacio bazita en Novjorko. La firmao estas interreta provizanto, provizas programaro kaj komunikado kaj interretaj servoj tutmonde. America Online estis unu el la unuaj kompanioj en la mondo se temas pri oferti retaliron al la ĝenerala publiko.

America Online estas plej konata pro sia reta programaro, kiu ebligis al siaj klientoj tra la mondo akiri aliron al sia reta komunumo. Parto de la ofertoj estas senkosta retpoŝta servo, kaj tujmesaĝilo nomata AIM (mallongigo de AOL instant messager). Je la alteco de la sukceso de la firmao, ĝi havis pli ol 30 milionojn da klientoj tutmonde, la plej multaj el kiuj navigis la Interreton uzante la programpakaĵon.

De ĝia fondo ĝis 2007, la ĉefsidejo de la firmao situis en Norda Virginio. Nuntempe la kompanio ĉefsidejo situas en Novjorko.

En majo 2015, la firmao sciigis ĝian akiron de Verizon Communications. La valoro de la interkonsento estas taksita je 4,4 miliardoj da dolaroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy