Amfiteatro

la antikva amfiteatro Areno de Verono

Amfiteatro estas konstruaĵo kreita dum la antikva epoko. Tia ejo servis kiel teatrejo aŭ publika ejo - unuavice por bataloj de gladiatoroj unu kontraŭ la alia aŭ kontraŭ bestoj. Tre similaj konstruaĵoj, kiujn en la antikva tempo tamen distingis per aparta nomo, estis la antikva cirko por ĉarokonkursoj kaj la (en la Romia Imperio ne tiom ofta) stadiono por vetkuroj. La akropolo de Ateno havas aparte faman amfiteatron, sed ili vaste ekzistis ĉie, kie parolatis la antikva grekalatina lingvoj.

Centro de la amfiteatro estis la areno, ebena kaj per sablokovrita loko ĉirkaŭita per multaj vicoj de sidlokoj aŭ starlokoj por la publiko. La vicoj por la spektantoj ŝtupe altiĝis de la centro al la ekstero. Tia aranĝo estas hodiaŭ ankoraŭ uzata en la parlamentoj kiel la Usona kongreso, la Eŭropa Parlamento ktp.

La akustiko ebligas aŭdadon de unu flanko ĝis la alia.

Plej granda amfiteatro de la Romia Imperio estis la Koloseo en Romo, dua plej granda la Areno de Verono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy