Amino

Aminoj estas derivaĵoj de amoniako en kiuj unu aŭ pli el la tri hidrogenatomoj estas anstataŭigitaj per alkilaj aŭ arilaj grupoj. La anstataŭigo de unu hidrogenatomo per unu alkila aŭ arila grupo produktas primarajn aminojn; de du hidrogenaj atomoj kun du grupoj al sekundaraj aminoj, de tri hidrogenaj atomoj kun tri grupoj al terciaraj aminoj. La terciaraj aminoj posedas la potencon kombini kun unu molekula proporcio de alkiljodido por formi kvaternarajn amoniajn salojn. La strukturaj rilatoj de tiuj kunmetaĵoj povas esti montritaj laŭ la flanka kadro.

Tipoj de aminoj
amoniako Amoniako
metilamino Primara amino
dumetilamino Sekundara amino
trimetilamino Terciara amino
tetrametilamino Kvaternara amonia hidroksido

Amino laŭdire estas alifata se ĉiu karbonatomo kiu estas kunigita rekte al la amina nitrogeno estas saturita. Ĉi tio validas eĉ se aromaj ringoj ĉeestas en pli malproksimaj partoj de la molekulo. La komponaĵoj de ĉi tiu tipo posedas ecojn tre similajn al tiuj de amoniako. La plej malsupraj membroj de la serio estas bruligeblaj gasoj kaj estas facile solveblaj en akvo.

La venontaj pli altaj membroj de la serio estas likvaĵoj kun malalta bolpunkto kaj ankaŭ estas solvebla en akvo, la solvebleco kaj volatileco, aliflanke, malpliiĝas kun la kreskanta karbonenhavo de la molekulo. La plej altaj membroj de la serio estas senodoraj solidoj kun alta bolpunkto kaj estas nesolveblaj en akvo. Ili ĉiuj estas modere fortaj bazoj, facile formante salojn kun la mineralaj acidoj.

Ili estas jonigitaj en akva solvaĵo laŭ iom pli granda forto ol amoniako. La kvaternaraj amoniaj bazoj, NR4-OH, distinge de la aminoj, estas solidaĵoj kiuj estas solveblaj en akvo; ili estas multe pli forte bazaj ol amoniako aŭ iu ajn el la aminoj, kaj, fakte, estas kompareblaj en forto al la natriaj kaj kaliaj hidroksidoj.

Multaj metodoj estis elpensitaj por la preparado de primaraj aminoj. Metilamino estis izolita en 1849 fare de Charles-Adolphe Wurtz (1817-1884) dum bolado de metilizocianato kun kalia hidroksido. Laŭ la sekva reakcio:

metila izocianato +2 kalia hidroksido metilamino +kalia karbonato

Pliaj metodoj de preparado inkluzivas la reduktigon de nitriloj kun alkoholo kaj natrio; la hidrolizo de alkilftalimidoj - 1887, Sintezo de Siegmund Gabriel (1851-1924) -, kaj la ago de bromo aŭ kloro kaj forta bazo sur la aminoj de karboksilacidoj (von Hoffmann, 1882 ). La sekundaraj aminoj estas preparataj, kune kun la primaraj kaj terciaraj, per la ago de amoniako sur la alkiljodidoj kaj ankaŭ laŭ multaj aliaj manieroj.

Bildo 1 - Reakcio inter unubaza amino kaj p-tolueno-sulfonila klorido donante N-Metil-p-tolueno-sulfonamido
Bildo 2 - Reakcio inter dubaza amino kaj p-tolueno-sulfonila klorido donante N,N-Dumetil-p-tolueno-sulfonamido

Per la agado de amoniako sur la alkiljodidoj estas akirita kompleksa miksaĵo de primaraj, sekundaraj kaj terciaraj aminoj, kune kun kvaternaraj amoniaj saloj, kies apartigo estas malfacila. Metodo estis ellaborita fare de von Hoffmann en 1850 por la etilaminoj sed ne estis vaste disvastigita. Pli ĝenerala metodo elpensita en 1890 de Oscar Hinsberg (1857-1939) konsistas en traktado de la miksbazoj kun benzensulfonilklorido (aŭ p-tolueno-sulfonila klorido)[1]. La primara bazo donas acidan derivaĵon, (Vidu bildon 1, N-metil-p-toluenosulfonamido), solveblan en akva alkalo, la sekundara bazo provizas la kunmetaĵon (Vidu bildon 2, N,N-Dumetil-p-toluenosulfonamido), nesolveblan en alkalo, dum la terciara bazo ne reagas. La procezo estas aplikebla kaj al alifataj kaj al aromataj aminoj.

  1. Kiam la amina grupo (NH2) ligiĝas al l sulfonila grupo (SO2) tiam ĝi konatas kiel sulfamido.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy