Ana de Bretonio (naskiĝis la 25-an de januaro 1477 en Nantes; mortis la 9-an de januaro 1514 en Blois) estis dukino de Bretonio kaj reĝino de Francio.
Ana, kiun oni nomis ankaŭ la "reĝineto", estis la nura infano de la duko Francisko la 2-a de Bretonio kaj de ties dua edzino Margareta de Foix. Tiel ŝi estis heredantino de la tiama sendependa duklando Bretonio.