Anatolij Belkin

Anatolij Belkin
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1955 (1955-06-12) (69-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio
Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater MIPT Department of Control and Applied Mathematics (en) Traduki
Moskva Instituto de Fiziko kaj Tekniko Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Anna Belkina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
mensludisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Krimkoda proceduro kaj krimscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Dmitry Pospelov vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anatolij Rafailoviĉ Belkin (ruse Анатолий Рафаилович Белкин, naskiĝis 12-an de junio 1955) estas rusia matematikisto kaj juristo. Li estas Doktoro de fizik-matematikaj sciencoj (1981), habilitdoktoro de juraj sciencoj (2000), akademiano de Rusia Akademio pri Natursciencoj (2002), profesoro de Moskva Ŝtata Universitato pri Aparatkonstruado kaj Informadiko kaj ĝenerala direktoro de Instituto de Sendependaj Esploroj. Anatolij Belkin loĝas en Moskvo.

Elstara ludanto de Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) kaj Propra ludo, organizanto de tiuj kaj aliaj intelektaj ludoj, li longe estis kapitano de la teamo "Nesprosta" kaj gvidanto ("komandoro") de Intelekta klubo.

Li konsideriĝas rimarkinda ruslingva poeto, ĉefe en ironia stilo, kaj estas aŭtoro de multaj limerikoj. Li oficas kiel sekretario de la Literaturista Unio de Rusio, kaj estas laŭreato de premio "Bunin" kaj medalo "Derĵavin".

Plurfoje Anatolij Belkin esprimis sian favoran rilaton al Esperanto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in