Andy Warhol

Andy Warhol
Persona informo
Andy Warhol
Naskonomo Andrew Warhola Jr.
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1928 (1928-08-06)
en Picburgo
Morto 22-an de februaro 1987 (1987-02-22) (58-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kora misritmo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo St. John the Baptist Byzantine Catholic Cemetery (en) Traduki 40° 21′ 16″ Nordo 80° 01′ 47″ Okcidento / 40.35445844 °N, 80.02985534 °U / 40.35445844; -80.02985534 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Byzantine Catholic vd
Etno Lemkos • blankaj Usonanoj vd
Lingvoj usona anglaangla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Carnegie Mellon
Schenley High School (en) Traduki
Carnegie Mellon School of Art (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Andy Warhol
Memorigilo Andy Warhol
Familio
Patro Andrej Warhola (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Julia Warhola Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Paul Warhola (en) Traduki kaj John Warhola Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Billy Name
John Giorno
Jed Johnson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj James Warhola (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
desegnisto
gravuristo
kinisto
grafikartisto
ilustristo
instalada artisto
ludartisto
aŭtoro
komercisto
dezajnisto
scenaristo
fotisto
pentristo
taglibristo
filmproduktoro
vidartisto
skulptisto
ĉefkameraisto
produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Gravurado, pentrado, filmo, grafiko, fasonado kaj poparto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en ParizoPicburgoNov-Jorko vd
Verkado
Verkoj Campbell's Soup Cans II ❦
Chelsea Girls ❦
Exploding Plastic Inevitable ❦
Marilina diptiko ❦
Shot Marilyns vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andy Warhol, realnome: Andrew Warhola (naskiĝis la 6-an de aŭgusto, 1928 en Picburgo, mortis la 22-an de februaro, 1987 en Novjorko) estis usona popartisto, pentristo, film-faristo, eldonisto, kaj unu el la ĉefuloj de la arta movado konata kiel pop-arto.

Liaj verkoj esploras la rilaton inter arta esprimo, famulkulturo kaj reklamado tiom prospera ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj. Post sukcesa kariero kiel komerca ilustristo, Warhol iĝis fama kaj foje kontestata artisto. The Andy Warhol Museum (La Muzeo Andy Warhol) en sia naska grandurbo, Picburgo, Pensilvanio, aranĝas ampleksan permanentan kolekton de arto kaj arkivoj. Ĝi estas la plej granda muzeo en Usono dediĉita al ununura artisto.

La arto de Warhol ampleksis multajn formojn de amaskomunikilaro, inkluzive de mandesegnado, pentrado, presaĵkreado, fotarto, silkrastrumo, skulptarto, kino, kaj muziko. Li ankaŭ estis pioniro en komputil-generita arto uzante Amiga komputilojn kiuj estis lanĉitaj en 1984, du jarojn antaŭ lia morto. Li fondis Interview Magazine kaj estis la verkinto de multaj libroj, inkluzive de The Philosophy of Andy Warhol (La Filozofio de Andy Warhol) kaj Popism: La Warhol Sixties. Li administris kaj produktis la Velvet Underground, rokmuzikan grupon kiu havis fortan influon sur la evoluo de punkroka muziko. Li ankaŭ estas fama kiel samseksema viro kiu vivis malkaŝe kiel tia antaŭ la samseksema liberiga movado. Lia studio, The Factory, estis fama renkontiĝejo kiu kunigis eminentajn intelektulojn, reĝinjojn, dramistojn, boheman stratpopolon, Holivudo-famulojn, kaj riĉajn patronojn.

Warhol estis la temo de multaj retrospektivaj ekspozicioj, libroj, kaj dokumentaj filmoj kiaj I Shot Andy Warhol. Li elpensis la vaste uzitan esprimon "15 minutojn da famo". Multaj el liaj kreaĵoj estas tre kolekteblaj kaj tre valoraj. La plej alta prezo iam pagita por Warhol-pentraĵo estas 105 milionoj da usonaj dolaroj por kanvaso (1963) titolita "Silver Car Crash (Double Disaster)".[1] Artikolo en The Economist (2009) priskribis Warhol kiel la "prognozilon de la artmerkato".[2] La verkoj de Warhol inkludas kelkajn el la plej multekostaj pentraĵoj iam venditaj.

  1. "Andy Warhol painting sells for $105M", New York Daily News, 13a de Novembro 2013. Kontrolita 13a de Novembro 2013.
  2. "A special report on the art market: The Pop master's highs and lows", The Economist, 26a de Novembro 2009. Kontrolita 14a de Aŭgusto 2010.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy