Aneksado de Krimeo al Rusio (2014)

La Aneksado de Krimeo al Rusio okazis en februaro — marto 2014 sekve de politika krizo en Ukrainio kadre de kiu interalie estis eksigita ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ kaj la potencon kaptis aktivuloj de la Eŭromajdano. Plejparto de la internacia komunumo plu konsideras Krimeon parto de Ukrainio.

De februaro ĝis marto 2014 en Krimeo okazis manifestacioj, kies partoprenantoj kontraŭis perfortan ŝanĝon de la potenco kaj postulis reunuiĝon de la regiono kun Rusio, kies parto ĝi estis ĝis 1954. Sekvis referendumo, dum kiu plejparto de la voĉdonintoj subtenis reunuiĝon. La rusiaj aŭtoritatoj akceptis peton de la krimeanoj. Baldaŭ post tio lokaj porrusiaj aktivuloj subtenataj de specialaj taĉmentoj de la rusia armeo, lokitaj en Krimeo kadre de kontrakto kun Ukrainio, okupis sidejojn de lokaj administracioj, militbazojn kaj aliajn ŝlosilajn instituciojn. La ukrainaj trupoj montris neniun reziston kaj fortiriĝis.

La duoninsulo Krimeo (nigrakolore) sur la fono de Ukrainio (verdkolore) kaj Rusio (helbrunkolore) en Eŭropo
Simpla mapeto de la duoninsulo Krimeo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy