Anne Heche

Anne Heche
Persona informo
Naskonomo Anne Celeste Heche
Naskiĝo 25-an de majo 1969 (1969-05-25)
en Aurora
Morto 11-an de aŭgusto 2022 (2022-08-11) (53-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo Trafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Hollywood Forever Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Los-Anĝeleso • Aurora
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ocean City High School (en) Traduki
Francis W. Parker School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Nancy Heche (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Susan Bergman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Coleman Laffoon (en) Traduki (2001–2009) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Ellen DeGeneres (1997–2000)
James Tupper (en) Traduki (2007–2018) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo televida aktoro
scenaristo
filmproduktoro
filmreĝisoro
filmaktoro
teatra aktoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Another World
TTT
Retejo http://www.anneheche.com/
vdr

Anne Celeste HECHE (pronoco de la familia nomo per sistemo IFA /heɪtʃ/, n. la 25-an de majo 1969, m. la 11-an de aŭgusto 2022) estis usona aktorino kiu famiĝis per ludado de ĝemelaj Vicky Hudson kaj Marley Love en la televidserio Another World (alia mondo, 1987–1991), kiu havigis al ŝi premion Daytime Emmy kaj du premiojn Soap Opera Digest Award. Ŝi elstariĝis fine de la 1990-aj jaroj per roloj en la krimdrama filmo Donnie Brasco (1997), la prikatastrofa filmo Volcano (1997), la suspensa filmo I Know What You Did Last Summer (Mi scias kion vi faris pasintsomere, 1997), la agadkomedia filmo Six Days, Seven Nights (Ses tagoj, sep noktoj, 1998) kun Harrison Ford, kaj la dram-suspensa filmo Return to Paradise (Reveno al Paradizo, 1998).

Post sia ludado de Marion Crane en la refaro de Gus Van Sant de la fama horora filmo Psycho (1998), kiu havigis al ŝi nomumon por premio Saturn, Heche plue havis rolojn en multaj bone ricevitaj sendependaj filmoj, kiel la drama filmo Birth (2004), la priseksa komedia filmo Spread (2009), Cedar Rapids (2011), la drama filmo Rampart (2011), kaj la nigra komedia filmo Catfight (2016). Ŝi ricevis laŭdojn pro sia rolo en la televida filmo Gracie's Choice, kiu havigis al ŝi nomumon por premio Primetime Emmy, kaj pro sia laboro en Broadvejo, precize pri la resurscenjigo de la teatraĵo Twentieth Century, pro kiu ŝi ricevis nomumon al Premio Tony.

Krom ŝiaj filmoroloj, Heche stelulis en la komedidramaj televidserioj Men in Trees (2006–08), Hung (2009–11), Save Me (2013), Aftermath (2016), kaj la militdrama televidserio The Brave (2017). Ŝi faris voĉon en la animacia televidserio The Legend of Korra (2014), por Suyin Beifong, kaj aperis en la 29-a sezono de Dancing with the Stars (Dancante kun steloj, 2020).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy