Anno Domini

Anno Domini (A.D.) aŭ post Kristo (p.K.), alternative nomo ankaŭ Komuna Erao (K.E. - vidu malsupre) aŭ Nia Erao (N.E.), estas temporeferenco. Anno Domini estas latina esprimo, kiu signifas "en la jaro de la Sinjoro". Ĝi estas utiligata ekde la aŭroro de la kristanismo per la julia kalendaro, poste kapilare disvastiĝinta en Eŭropo dum la Karolida imperio kaj fine heredita de la aktuala gregoria kalendaro, adoptita en 1582. Analoga kaj samantikva estas la formulo “Anno Salutis” (= en la jaro de la Savo aŭ en la jaro de la Graco).

La nova kristana vidpunkto, greftita ankaŭ rilate la datadon, do, dividis la tempan arkon signante tiom profunde antaŭan kaj postan tempon, ke ĝi estis universale akceptita, kaj distingomarkis la oficialan kronologion en multege da landoj, ankaŭ kulture nekristanaj, kaj fariĝis dominanta praktiko por la aferoj komercaj, sciencaj kaj komunikaj. Kaj, krome, nun ĝi estas normo de la rilatsistemo adoptita de internaciaj institucioj kiel UN kaj Universala Poŝta Unio, kiuj sugestas aldoni, en siaj oficialaj dokumentoj, ankaŭ tiun datadon al ĉiu alia malsammaniera datado.[1]

  1. United Nations Editorial Manual Online: Numbers, dates and time. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 2015-09-08.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy