Antoni Grabowski

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Antoni Grabowski
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1857 (1857-06-11)
en Nowe Dobra
Morto 4-an de julio 1921 (1921-07-04) (64-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantopolagermana
Loĝloko Varsovio
Nacieco polo
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Dua Pola Respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vroclavo (–1882)
Akademia Gimnazio en Thorn Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Antoni Grabowski
Familio
Edz(in)o Bronisława Grabowska
Aniela Grabowska Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 5
Okupo
Okupo esperantisto (1887–)
tradukisto
poeto
verkisto
kemia inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Tradukis en Esperanton Tradukoj
Verkis en Esperanto jen
Esperantistiĝis en 1887
Esperantisto numero 296
vdr
Antoni Grabowski (en la centro) kun Esperanto-poetoj de Pollando

Antoni GRABOWSKI (naskiĝis la 11-an de junio 1857 en la vilaĝo Nowe Dobra/Neuguth apud Culm an der Weichsel (hodiaŭ Chełmno), mortis la 4-an de julio 1921 en Varsovio[1]) estis pola kemiisto-inĝeniero de prusa ŝtataneco kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.

  1. Julius Glück, El la klasika periodo de Esperanto (Grabowski kaj Kabe), en Muusses Esperanto Biblioteko No. 5, Purmerend, 1937. p. 6.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy