Apis mellifera

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Apis mellifera

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Himenopteroj Hymenoptera
Familio: Abeledoj (Apidae)
Genro: Apis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La eŭropa mielabelo, latine Apis mellifera, estas dombesta mielabelo kun eŭropa origino. Ĝi estas konsiderata kiel duondombesta. Ĝi estas unu el la grandskale bredataj abeloj en abelbredado por produkti mielon kaj por polenado.

La nomo de la genro Apis estas la latina termino por "abelo", kaj mellifera signifas "kiu donas mielon", reference al la emo de tiu specio produkti grandan kvanton da mielo por stoki ĝin printempe kaj somere antaŭ konsumado en vintro.

Dank'al la homoj, la eŭropa abelo estas nun sur ĉiuj kontinentoj escepte de Antarkto. Pro sia vastega disvastiĝo, tiu specio estas la plej grava polenanto por agrikulturo je monda skalo. Diversaj difektegantoj kaj malsanoj minacas la abelojn, aparte la kolapso de abelaroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy