Apsido (arkitekturo)

Apsido [1]absido[2][3]) estas duonronda funda parto de kristana preĝejo, formanta ekstremon de la navo kaj enhavanta la korusejon kaj altaron. Laŭ Francisko Azorín ĝi estas malantaŭa, duonronda parto de templo; la termino absido devenas el greka apsis (rado, volbo) kaj el la sekva latina absis, absidis.[4]

En la plej vastaj preĝejoj, kiel ekzemple katedraloj, ĉirkaŭ ĝi troviĝas ĉirkaŭkoridoro, kaj al tiu malfermiĝantaj apsidaj preĝejetoj.

  1. ReVo  apsido en ReVo
  2. ReVo  absido en ReVo
  3. Absido en PIV
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 5.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy