Araba Pokalo 2021

Araba Pokalo 2021
كأس العرب 2021
Turniraj detaloj
Loko  Kataro
Datoj 30-a de novembro 2021
ĝis 18-a de decembro 2021
Teamoj 23 
Ejoj (en 4 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono  Alĝerio
Dua pozicio  Tunizio
Tria pozicio  Kataro
Kvara pozicio  Egiptio
vdr

La Araba Pokalo 2021[1] (arabe كأس العرب 2021) estas la deka eldono de la nacia futbala turniro de la Araba mondo[2];[3][4] ĝi estas la unua eldono sub la jurisdikcio de FIFA.[5] Ĝi okazas inter la 30-a de novembro 2021 kaj la 18-a de decembro 2021 en Kataro, kiel antaŭludo al la Futbala Mondpokalo 2022 kiu ankaŭ okazos en Kataro.[4]

La turnirfazo implikas 16 teamojn, el kiuj sep venis tra la kvalifika raŭndo; ĉiuj 23 teamoj konkurantaj estas sub la aŭspicioj de Azia Futbal-Konfederacio (AFC) aŭ Konfederacio de Afrika Futbalo (CAF). La 32 finalaj matĉoj estas ludataj en ses ejoj, kiuj ankaŭ estos uzataj por la Futbala Mondpokalo 2022.[6]

Duonaŭtomatigita eksterluda teĥnologio estas testata unuafoje en ĉi tiu turniro.[7]


  1. Fédération Internationale de Football Association: FIFA President confirms 22 national teams will participate in FIFA Arab Cup 2021 in Qatar. FIFA.com (24 novembro 2020). Alirita 24 novembro 2020.
  2. Sud-Sudano, kiu ne estas parto de la Araba mondo, partoprenis ankaŭ en la kvalifika stadio.
  3. "الاتحاد العربي" يعلن عن مسابقاته للموسم القادم | The "Arab Union" announces its competitions for the next season (arabe). UAFA (25 aprilo 2021). Alirita 27 aprilo 2021.
  4. 4,0 4,1 Libya receives invitation to participate in FIFA-backed pan-Arab tournament 2021 in Qatar. www.libyaobserver.ly (25 julio 2020). Arkivita el la originalo je 2020-07-26. Alirita 2021-12-01.
  5. FIFA Arab Cup 2021 – Teams – Lebanon (angle). FIFA.com.
  6. Draw sets the stage for an exciting FIFA Arab Cup Qatar 2021 (angle). FIFA.com (27 aprilo 2021). Alirita 27 aprilo 2021.
  7. Semi-automated offside technology explained ahead of FIFA Arab Cup (angle). www.fifa.com. Alirita 2021-11-29.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy