Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rumanio. Por urbo en Israelo rigardu la paĝon Arad (Israelo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arad (apartigilo).
Arad [arad'] (sama nomo ankaŭ en la hungara kaj germana) estas urbo en Rumanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Ĝi situas ĉe la rivero Mureș, 547 km nord-okcidente de Bukareŝto. En 1910 ĝi havis 63 166 loĝantojn (70 % da hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992190 114 (rumanoj, 16 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 145 078 loĝantoj sur areo de 116,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 245 loĝantoj/km².
En 1945 estis alligita al ĝi Aradu Nou, sude de rivero Mureș.