Araeoscelidia

AraeoscelidiaAraeoscelida estas klado de formortintaj diapsidaj reptilioj supraĵe similaj al lacertoj, etende el la Malfrua Karbonio ĝis Frua Permio. La grupo enhavas la genrojn Araeoscelis, Petrolacosaurus, la ebla akvoloĝanta Spinoaequalis, kaj malpli bone konataj genroj kiel Kadaliosaurus kaj Zarcasaurus. Tiu klado estas konsiderata frata grupo de ĉiuj (nune konataj) postaj diapsidoj.

Araeoscelidia estis malgrandaj animaloj (malpli ol unu metron longaj) similaspektaj al lacertoj, kvankam ili estas nur distance rilataj la veraj lacertoj. Ili diferencas el aliaj, pli fruaj saŭropsedoj pro siaj sveltaj membroj, sia longeca vosto, kaj ĉefe pro la du tempiaj malfermaĵoj, kiu fakte difinas la diapsidecon. Ĉe la genro Araeoscelis, nur la supra tempia malfermaĵo restas.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy