Arbarlimo

Sudflanko de la Gotardpasejo rekte super la arbarolimo

La arbarlimo, aŭ arbaro-limo, estas tiu alteco, trans kiu kohera arbaro (do ne nur unuopaj arboj aŭ arbogrupuoj) ne plu prosperas (tio estas daŭre vivas) pro malvarmo, sekeco kaj tro mallonga kreskoperiodo.
En la Alpoj - por doni ekzemplon - la arbarolimo situas en alteco inter 1600 kaj 2000 m s.m..

Pli alte ol la arbarolimo situas la arbolimo. Arbolimo estas tiu alteco, trans kiu arboj en la mont(ar)oj ne plu prosperas (tio ĉirilate signifas daŭre vivas) pro malvarmo, sekeco kaj tro mallonga daŭro de la kreskoperiodo. Oni uzas la nocion arbolimo ofte en senco de arbarolimo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy