Ĉi tiu artikolo temas pri arkitektura strukturo kies ĉefa utilo estas porti pezon. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko. |
Arko en arkitekturo estas kurba strukturo, kiu okupas la supran parton de ia spaco en konstruaĵo (ekz-e trairejo en muro aŭ salono en katedralo) kaj kutime surtenas certan kiomon da pezo. Ĝi estas kurbo aŭ foje plurlatero, laŭ kiu estas kreita volbo aŭ lintelo. Ĝi estas malfermaĵo inter du pilieroj aŭ muroj kiu transpasas la tutan ŝargon kiun ĝi eltenas al la abutmentoj, pere de oblikva forto nome puŝ-forto.
La arko aperis en Mezopotamio, Egiptujo, Asirio, Etruskujo k.a. kaj poste estis rafinita en la antikva Romo. La arko iĝis grava tekniko por la konstruo de katedraloj kaj estas uzata ĝis hodiaŭ en kelkaj modernaj konstruaĵoj, kiaj pontoj.
En Arkitekturo ĉiam venis la problemo savi la malfermaĵojn inter du apogoj; antaŭ la invento de la ŝtalbetono kaj de la traboj el ŝtalo, la plej facila sistemo estis fari ĝin pere de unusola peco, nome lintelo, kiu povis esti el ligno aŭ el ŝtono kaj, kiam ne disponeblis el pecoj sufiĉe grandaj, pere de kelkaj pli malpgrandaj pecoj, intermetitaj tiele ke ili povu rezisti la ŝarĝon kiu gravitas sur la malfermaĵo.
Funkcie arko konstruiĝas ĉe la murero aŭ fasadero kiel kronigo de malfermaĵo aŭ embrazuro.[1] Tradicie arko estas komponita el pecoj (faritaj el tajlita ŝtono, briko aŭ adobo) nomitaj doveloj kiuj funkcias ĉiam pere de premo kaj ĝi povas adopti kurbajn formojn tre diversajn. Tiu tipo de konstrua elemento estas tre utila kiam oni deziras savi spacojn relative grandajn pere de la kongruo de pecoj ne tro grandaj.
Spite esti simpla elemento, kaj kiu aperas nature en la konstruado de strukturoj ekde antikveco, ties funkciado ne estis studita science ĝis la unua triono de la 19a jarcento. Antaŭe, por ties desegno oni uzis empiriajn geometriajn metodojn kiuj determinis la dikecon de la abutmentoj, aŭ la reziston necesan ĉe la pilieroj. Tiuj konstrumetodoj malhavis sciencan fundamenton kaj baziĝis sur la kapablo tromezurita de la apogaj strukturoj, ĝenerale la streboj[2] aŭ la uzado de kontraŭapogiloj. La nasko de novaj studoj meze de la 19a jarcento solvis grandkvante la teorion de arko, de ties laboro, kaj de la kaŭzoj de ties faleblo. La uzado de novaj konstrumaterialoj, komence de la 20a jarcento, kiaj la fero, la ŝtalo kaj la ŝtalbetono permesis same la konstruadon de kontinuaj arkoj de konsiderinda grando,[3] kaj tiele ties konstruo venis pli al la areo de la inĝenierado ol al tiu de la arkitekturo.