Arkpafado

Arkpafado
speco de sporto • sporta fako
sportopafoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Arkosporto

Arkpafado aŭ malofte arkopafado, arkopafo estas branĉo de ĉasado, praktikata ankaŭ en la sporto kaj uzita en militoj ĝis la mezepoko. La arkpafisto provas pafi per la arko la sagon en la celtabulon. La tuta sistemo estas nomata pafarko kaj sago.

Moderna konkurenca arkpafado estas arkpafado al celo por montri akuratecon el distanco aŭ distancoj. Tiu estas la plej populara formo de konkurenca pafarkado tutmonde kaj ĝi estas nomata ankaŭ celarkado. Formo partikulare populara en Eŭropo kaj Ameriko estas kamparkado, nome pafarkado al celoj ĝenerale seriigitaj je variaj distancoj en ligna celaro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy