Arkta Oceano

Arkta Oceano
oceano, interna maro [+]

Koordinatoj90° 0′ 0″ N (mapo)900Koordinatoj: 90° 0′ 0″ N (mapo)
Plej malalta punktoMolloy Deep [+]
- malalteco5 550 m sub la marnivelo [+]
Akvokolektejo14 056 000 km² (1 405 600 000 ha) [+]
Areo14 056 000 km² (1 405 600 000 ha) [+]

Arkta Oceano (Arkto)
Arkta Oceano (Arkto)
DEC
Map
Arkta Oceano
Vikimedia Komunejo:  Arctic Ocean [+]
vdr
La Arkta Oceano. Maldekstre videblas Norda Ameriko; dekstre videblas Norda Eŭropazio; sube kaj maldekstre videblas la insuloj Gronlando kaj Islando.
Arkta Oceano.
Tipa aspekto de Arkto.

La Arkta Oceano, konata ankaŭ kiel Norda Oceano aŭ la Nordpolusa Oceano, estas la oceano situanta en la norda hemisfero, kiu inkluzivas la nordan poluson de la Tero. Ĝi estas la plej malgranda el la kvin oceanaj dividaĵoj:[1] ĝi havas areon de ĉirkaŭ 14 056 000 km². La Internacia Hidrografia Organizo (IHO) agnoskas ĝin kiel oceano, kvankam kelkaj oceanografoj nomigas ĝin kiel Arkta Mediteranea Maro aŭ simple la Arkta Maro, klasigante ĝin kiel mediteraneeca maroestuaro de la Atlantika Oceano.[2][3] Alternative, la Arkta Oceano povas esti vidita kiel plej norda parto de la tut-enhava Monda Oceano.

Ĝi estas komplete ĉirkaŭita de Eŭrazio kaj Norda Ameriko, plejparte kovrita de flosglacio tra la tuta jaro[4] (kaj preskaŭ komplete en vintro), kvankam tiu ĉi maldikiĝis je 40% ekde 1950 kaj 2000. Kelkaj fakuloj antaŭvidas, ke post 50 jaroj la flosglacio tute malaperos dum somero.

Temperaturo kaj saleco de la Arkta Oceano ŝanĝiĝadas laŭ la sezonoj, pro la perioda fandiĝo kaj reglaciiĝo;[5] ĝia averaĝa saleco estas la plej malalta el ĉiuj mondaj oceanoj, pro la malforta vaporiĝo, la abunda enfluo de nesala akvo el riveroj (precipe danke al siberiaj riveroj), kaj pro mallarĝeco de la markoloj kiuj ligas ĝin al la aliaj oceanoj enhavantaj pli altan proporcion de saleco. La somera malpliiĝo de la glacio estis citita kiel de 50%.[1] La usona servo por neĝo kaj glacio nome National Snow and Ice Data Center (NSIDC) uzas satelitan informaron por havigi ĝisdatigitan registron de la arkta marglacia kovro kaj la proporcio de fandiĝo kompare al averaĝaj periodoj kaj specifaj pasintaj jaroj.

  1. 1,0 1,1 Michael Pidwirny (2006). "Introduction to the Oceans". www.physicalgeography.net. Arkivita el la originalo la 9an de Decembro 2006. [1] Alirita la 29an de Majo 2016.
  2. Tomczak, Matthias. (2003) Regional Oceanography: an Introduction, 2‑a eldono, Daya Publishing House. ISBN 81-7035-306-8. Arkivigite je 2007-06-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-30. Alirita 2016-05-28.
  3. 'Arctic Ocean' - Encyclopædia Britannica. Alirita 2012-07-02. “As an approximation, the Arctic Ocean may be regarded as an estuary of the Atlantic Ocean.”.
  4. Ekde la komenco de la 21a jarcento, marglacio kovras nur 1/3 al 1/2 de la surfaco de la Arkta Oceano ĉe la somerfino.
  5. Some Thoughts on the Freezing and Melting of Sea Ice and Their Effects on the Ocean K. Aagaard kaj R. A. Woodgate, Polar Science Center, Applied Physics Laboratory University of Washington, Januaro 2001. Alirita la 7an de Decembro 2006.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy