Arkta Oceano | ||
---|---|---|
oceano, interna maro [+] | ||
Koordinatoj | 90° 0′ 0″ N (mapo)900Koordinatoj: 90° 0′ 0″ N (mapo) | |
Plej malalta punkto | Molloy Deep [+] | |
- malalteco | 5 550 m sub la marnivelo [+] | |
Akvokolektejo | 14 056 000 km² (1 405 600 000 ha) [+] | |
Areo | 14 056 000 km² (1 405 600 000 ha) [+] | |
Arkta Oceano | ||
Vikimedia Komunejo: Arctic Ocean [+] | ||
La Arkta Oceano, konata ankaŭ kiel Norda Oceano aŭ la Nordpolusa Oceano, estas la oceano situanta en la norda hemisfero, kiu inkluzivas la nordan poluson de la Tero. Ĝi estas la plej malgranda el la kvin oceanaj dividaĵoj:[1] ĝi havas areon de ĉirkaŭ 14 056 000 km². La Internacia Hidrografia Organizo (IHO) agnoskas ĝin kiel oceano, kvankam kelkaj oceanografoj nomigas ĝin kiel Arkta Mediteranea Maro aŭ simple la Arkta Maro, klasigante ĝin kiel mediteraneeca maro aŭ estuaro de la Atlantika Oceano.[2][3] Alternative, la Arkta Oceano povas esti vidita kiel plej norda parto de la tut-enhava Monda Oceano.
Ĝi estas komplete ĉirkaŭita de Eŭrazio kaj Norda Ameriko, plejparte kovrita de flosglacio tra la tuta jaro[4] (kaj preskaŭ komplete en vintro), kvankam tiu ĉi maldikiĝis je 40% ekde 1950 kaj 2000. Kelkaj fakuloj antaŭvidas, ke post 50 jaroj la flosglacio tute malaperos dum somero.
Temperaturo kaj saleco de la Arkta Oceano ŝanĝiĝadas laŭ la sezonoj, pro la perioda fandiĝo kaj reglaciiĝo;[5] ĝia averaĝa saleco estas la plej malalta el ĉiuj mondaj oceanoj, pro la malforta vaporiĝo, la abunda enfluo de nesala akvo el riveroj (precipe danke al siberiaj riveroj), kaj pro mallarĝeco de la markoloj kiuj ligas ĝin al la aliaj oceanoj enhavantaj pli altan proporcion de saleco. La somera malpliiĝo de la glacio estis citita kiel de 50%.[1] La usona servo por neĝo kaj glacio nome National Snow and Ice Data Center (NSIDC) uzas satelitan informaron por havigi ĝisdatigitan registron de la arkta marglacia kovro kaj la proporcio de fandiĝo kompare al averaĝaj periodoj kaj specifaj pasintaj jaroj.