Arta Muzeo de Baltimoro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Baltimore Museum of Art | |||||
arta muzeo eldonejo neprofitcela organizaĵo muzea konstruaĵo (1929–) | |||||
Lando | Usono vd | ||||
Situo | Baltimore | ||||
Adreso | 10 Art Museum Dr, Baltimore, MD 21218-3898 | ||||
Poŝtkodo | 21218 | ||||
Arkitekto(j) | John Russell Pope vd | ||||
Estiĝo | 1914 | ||||
Malfermo | 22-a de februaro 1923 | ||||
Direktoro | Florence Nightingale Levy • Adelyn Dohme Breeskin • Charles Percy Parkhurst | ||||
Koordinatoj | 39° 19′ 34″ N, 76° 37′ 10″ U (mapo)39.3259955-76.6195034Koordinatoj: 39° 19′ 34″ N, 76° 37′ 10″ U (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://artbma.org | ||||
La Arta Muzeo de Baltimoro (AMB, oni ankaŭ povus nomi la Baltimora Muzeo de Arto, angle Baltimore Museum of Art, akronime BMA) estas artmuzeo en Baltimoro kiu estis fondita en 1914. La kolekto de la muzeo inkluzivas 90,000 artaĵojn, inkluzive de eŭropa kaj amerika arto de la 13-a jarcento ĝis la nuntempo, same kiel artaĵoj kaj objektoj de Azio, Afriko kaj antaŭkolumba Ameriko [1]. La AMB ankaŭ estas hejmo de la plej granda kolekto de verkoj de Henri Matisse. La muzeo ankaŭ inkluzivas du ĝardenojn en kiuj skulptaĵoj de la 20-a jarcento estas montritaj kaj biblioteko enhavantan pli ol 70,000 volumojn [2].
Fondite en 1914. La muzeokonstruaĵo estis konstruita en 1929 en klasikaj formoj, simila al antikva romia templo, dezajnita fare de John Russell Pope. Ĝi ludas pri la titolo de la ĉefranga muzeo de Baltimoro kun la Walters Art Museum.
La AMB situas inter la Charles Village kaj Remington-najbarejoj, ĵus najbara al la Homewood-kampuso de Universitato Johns Hopkins, kvankam la muzeo estas sendependa institucio, ne asociita kun la universitato. La arta panoramo kiun ĝi proponas estas precipe solida en arto de la 19-a kaj 20-a jarcentoj; Ĝi estas kompletigita, en la grandurbo de Baltimoro mem, fare de la Walters Museum, kiu ampleksas arton de antaŭaj epokoj.