Arta muzeo

Luvro en Parizo, Francio, estas unu el la plej grandaj muzeoj en la mondo kaj la plej vizitata arta muzeo.
La National Gallery of Art, Vaŝingtono, Usono.

Arta muzeoarta galerio estas konstruaĵo aŭ alitipa spaco por ekspozicioj de arto, plej ofte de vidaj artoj.

Muzeoj povas esti publikaj (de ŝtatoj aŭ aliaj publikaj instancoj) aŭ privataj, sed kio distingas muzeon estas la posedo de kolekto. Pentraĵoj estas la plej oftaj montritaj artaĵoj; tamen, ankaŭ skulptaĵoj, ornamartaĵoj, mebloj, tekstiloj, vestaĵoj, desegnoj, paŝteloj, akvareloj, kolaĝoj, gravuraĵoj, artistaj libroj, fotoj, kaj instalaĵoj estas regule montrataj.[1] Kvankam ĉefe koncerne kun havigo de spaco por montri verkojn de vidaj artoj, artgalerioj estas foje uzataj por gastigi aliajn artajn aktivaĵojn, kiaj performancaĵoj, muzikaj koncertoj, aŭ legado de poezio.

  1. wiktionary:art gallery

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy