Arthur Stanley EDDINGTON (naskiĝis la 28-an de decembro 1882 en Kendal, mortis la 22-an de novembro 1944 en Kembriĝo) estis brita astrofizikisto.
La limmaso de Eddington, la maksimuma maso por ke la premo de radiado ne superu la gravitan altiron ĉe lumemisia korpo, estas nomata pro li.
Li famas pro sia laboro pri la teorio pri relativeco kaj fuzio. Eddington skribas artikolon en 1919, "Raporto pri la relativeco-teorio de gravito" kiu anoncis la Teorio de Ĝenerala Relativeco de Albert Einstein al la anglalingva mondo. Pro la Unua mondmilito, disvolvado de germana scienco ne estis bone sciata en Anglio.