Princlando Asturio | |||
hispane Principado de Asturias asturie: Principáu d'Asturies | |||
aŭtonoma komunumo | |||
|
|||
'Oficiala nomo: 'Princlando Asturio | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Asturio | ||
Najbaras kun | 3
| ||
Situo | Oviedo | ||
- alteco | 336 m s. m. | ||
Ĉefurbo | Oviedo | ||
- koordinatoj | 43° 19′ 00″ N 06° 00′ 00″ U / 43.31667 °N, 6.00000 °U (mapo) | ||
Areo | 10,603 km² (1 060,3 ha) | ||
Loĝantaro | 1 011 792 loĝantoj (2021) | ||
Denseco | 95 loĝ./km² | ||
Ĉefulo | Adrián Barbón (ekde 20-a de julio 2019) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
ISO 3166-2:ES | ES-AS | ||
Situo de Oviedo enkadre de Hispanio
| |||
Situo de Asturio enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Asturias | |||
Retpaĝo: Registaro de Asturio | |||
La Princlando Asturio aŭ Asturujo (hispane: Principado de Asturias, asture: Principáu d'Asturies, galeg-asture: Principao d'Asturias) estas unuprovinca aŭtonoma komunumo en la nordokcidento de Hispanio, kun 1 028 244 loĝantoj (NIS, 2018). Norda banata de la akvoj de la Kantabra Maro, ĝi limas okcidente kun la provinco Lugo (Galegio), sude kun la provinco Leono (Kastilio kaj Leono) kaj oriente kun Kantabrio. Ĝi ricevas la nomon Princlando pro historiaj kialoj, tial la heredanto de la hispana krono ricevas la nobelan titolon "Princo de Asturio", establita de Johano la 1-a de Kastilio en la jaro 1388. Ĝia ĉefurbo estas Oviedo, dum Ĥiĥono estas ĝia plej loĝata urbo.[1]
La nuna astura teritoria spaco koincidas esence kun la malnova teritorio de Asturio de Oviedo, apud la Asturia de Santillana. Post la teritoria divido de Javier de Burgos en 1833, la astura regiono de Oviedo fariĝis la provinco Oviedo, ricevante parton de la teritorio de Asturio de Santillana, la konsilioj de Peñamellera Alta, Peñamellera Baja kaj Ribadedeva, dum la resto de ili estis integritaj en la provinco Santandero, poste aŭtonoma komunumo de Kantabrio.[2]
La Princlando Asturio laŭ propra Statuto de Aŭtonomeco estas konsiderata kiel historia komunumo en la artikolo 1. Ĝi havas leĝdonan asembleon nomitan Ĝenerala Asembleo de la Princlando, memore al malnova mezepoka institucio reprezentanta la konsilojn antaŭ la Krono. Krome, ĝi parte koincidas kun la nuklea areo de la antaŭa Reĝlando Asturio en 718 kaj havas du proprajn lingvojn: la astura, kiu ankoraŭ ne estas oficiala lingvo, kaj havas juran similan rangon al tiu de oficialeco kaj la astur-galega lingvo, parolita en la municipoj de la ekstrema okcidento kaj kiu ĝuas similan statuson.[3]