Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo

Ĵurnalistoj kaj policistoj en la strato, kie okazis la atako, kelkajn horojn poste
Solidareca kradvorto aŭ etikedo #JeSuisCharlie (en franca ‘Mi estas Charlie’).

Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo okazis la 7-an de januaro 2015 en Parizo, kiam du maskitaj homoj eniris la redaktejon de tiu franca gazeto kaj ekpafis per sturmofusiloj[1]. Mortis almenaŭ 12 personoj, inkluzive de la desegnistoj Charb, Cabu, Tignous, Georges Wolinski, Honoré kaj la ekonomikisto Bernard Maris[2].

La ago alvokis solidarecon kun la viktimoj en la tuta lando kaj eksterlande. Oni organizis protestajn koncentrojn en diversaj urboj kaj desegnistoj omaĝis tiujn, kiuj mortis pro defendo de esprimlibereco.

  1. « Charlie Hebdo » visé par une attaque terroriste, la rédaction décimée (france). Le Monde (2015-01-07). Alirita 2015-01-07.
  2. Charlie Hebdo : les dessinateurs Cabu, Charb, Tignous et Wolinski sont morts (france). Le Figaro (2015-01-07). Alirita 2015-01-07.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy