La Atakoj en Norvegio (2011) estis du kunordigitaj teroraj atakoj okazintaj en Oslo kaj la proksima insuleto Utøya en vendredo, la 22-a de julio, 2011. La unua estis bomba eksplodo en Regjeringskvartalet, la ministeria kvartalo de Oslo, je proksimume 26 minutoj post la 15-a horo, ekster la oficejo de la ĉefministro Jens Stoltenberg kaj aliaj registaraj konstruaĵoj.[1] La eksplodo mortigis sep homojn kaj vundis plurajn aliajn. La dua atako okazis ĉ. 2 horojn poste ĉe junula tendarejo de Arbeidernes ungdomsfylking (AUF - Laborista Junulara Ligo), la junulara filio de la socidemokratia partio Arbeiderpartiet (AP - Laborista Partio) sur la insuleto Utøya en Tyrifjorden, Buskerud. Armito en polica uniformo ekpafis al la tendumantoj, mortigante 69 el ili kaj vundante pli ol 100 aliajn.[2][3][4]
Polico arestis la 32-jaraĝan norvegon Anders Behring Breivik, akuzante lin pri la pafado ĉe Utøya[5]. Breivik poste konfesis, ke li sola respondecis pri ambaŭ atakoj.[6]
Eŭropa Unio, NATO, kaj registaroj ĉirkaŭ la mondo esprimis kondamnon pri la atakoj, kaj kondolencojn kaj solidaron kun Norvegio.