Auloso

Auloso

Auloso [1] (malnovgreke: αὐλός) estas unu-tuba aŭ du-tuba blovinstrumento uzita en antikva Grekujo. Auloso plejofte estas farita el kanoj, ostoj, eburo kaj kelkfoje el diversaj metaloj kiel kupro kaj bronzo. La tipa auloso havis kvin truojn, kun alia (kalkulante de la buŝotruo) situanta ĉe la fundo de la fluto, kaj destinita al la dikfingro. La truo povus kliniĝi iom dekstren aŭ maldekstren, depende de la pozicio de la tubo rilate al ties partnero. [2] plej malnovaj aulosaj flutoj estis trovitaj en Kujlada, Tesalio, kaj datrilatas al la Neolitika periodo (ĉirkaŭ 5000 a.K.). La trovitaj iloj estis elhakitaj el ostoj, kaj havas po kvin truojn por tubo.

Aristokseno, disĉiplo de Aristotelo, priskribis kvin grandecojn de Auloso: pediko (auloso de infanoj), partenio (auloso de sinjorinoj) kitharistrio (auloso por akompani Citron (Kithara)), talio (auloso kun profunda sono) kaj hipertalio (auloso kun tre profunda sono). [3]

  1. foje nomata Auliso
  2. M. L. West. Ancient Greek Music (Oxford: Clarendon), p. 86
  3. M. L. West. Ancient Greek Music (Oxford : Clarendon . 1992), pp. 89-90.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy