Azandeoj

Azandeoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
kristanismoAfrikaj religioj
vdr

La azandeoj vivas en la nordo de Centra Afriko. Ilia nombro estas taksata (depende de la fonto) unu ĝis kvar milionoj.

Ili vivas precipe en la norda Demokratia Respubliko Kongo (provinco Supera Zairio), en la sudokcidento de Sudano (je la bordoj de la rivero Ueleo) kaj en la sudorienta parto de Centrafrika Respubliko (distriktoj Rafaio, Zemio kaj Obo). De 1860 ĝis proksimume 1912 ili formis memstaran sultanaton, kiu estis unu el la lastaj antaŭkoloniaj regnoj de Centara Afriko.

La azandea lingvo apartenas al la adamava-ubangia lingvogrupo.

La plej multaj azandeoj apartenas al naturreligio kaj kredas je magio kaj sorĉado. Magio kaj sorĉado ĉe la azandeoj prezentas gravan parton de ilia vivo kaj de ilia vivkompreno.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy