Babilona ekzilo

La babilona ekzilo aŭ kaptado babilona estas termino kiu aludas al la deportado al Babilono de judoj de Jerusalemo kaj de la reĝlando de Judio en la tempoj de Nebukadnecar la 2-a. La forporto okazis en tri ondoj, unua en 597 antaŭ nia erao, dua plej signifa en 586 antaŭ nia erao, kiam la reĝlando de Judio definitive ĉesis ekzisti kaj tria, kompletiga kvin jarojn poste, en 581 antaŭ nia erao. Post la okupo de Babilono per la Persa Imperio, la persa reĝo Kiro la Granda permesis al multaj posteuloj de tiuj judoj en 539 antaŭ nia erao reveni al sia lando en la nomita Reveno al Ciono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy