Bagratida Armenio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • reĝlando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La Bagratida Reĝlando Armenio (armene Բագրատունյաց Հայաստան Bagratunjac' Hajastan, ankaŭ konata kiel Bagratida Armenio (armene: Բագրատունիների թագավորություն, Bagratunineri tagavorutju'n, "reĝlando de la bagratidoj"), estis sendependa ŝtato establita de Aŝoto la 1-a frue en la 880-aj jaroj [1] post preskaŭ du jarcentoj da eksterlanda dominado de Granda Armenio sub araba regado de la umajadoj kaj abasidoj. Kun la du tiamaj potencoj en la regiono, la abasidoj kaj bizancanoj, tro maltrankvilaj por koncentri siajn fortojn por subigi la popolojn de la regiono kaj dispeli plurajn el la armenaj naĥararaj nobelaj familioj, Aŝoto povis certigi sin kiel gvidan reprezentanton de movado por forpeli la arabojn de Armenio.[2]
La prestiĝo de Aŝoto elstaris, ĉar li estis flatita de bizancaj kaj arabaj ĉefoj, kiuj volis konservi bufroŝtaton proksime al siaj limoj. La kaliflando rekonis Aŝoton kiel "princo el princoj" en 862 kaj, poste, reĝo en 884 aŭ 885. La establado de la bagratida reĝlando poste kondukis al la fondo de pluraj aliaj armenaj princlandoj kaj reĝlandoj: Tarono, Vaspurakano, Karso, Ĥaĉeno kaj Sjuniko[3]. Unueco inter ĉiuj ĉi ŝtatoj kelkfoje estis malfacile atingebla, dum la bizancanoj kaj araboj ne perdis tempon ekspluatante la situacion de la reĝlando al siaj propraj gajnoj. Sub la regado de Aŝoto la 3-a, Ani iĝis la ĉefurbo de la regno kaj kreskis kun propspera ekonomio kaj ĝis grava kultura centro.[4]
La unua duono de la 11-a jarcento vidis la malkreskon kaj eventualan kolapson de la reĝlando. Kun la venko de la imperiestro Bazilo la 2-a aneksante partojn de sudokcidenta Armenio, reĝo Hovhannes-Smbat sentis sin devigita cedi siajn teritoriojn kaj en 1022 promesis "testamente" sian regnon al la bizancanoj post sia morto. Tamen, post la morto de Hovhannes-Smbat en 1041, lia posteulo, Gagiko la 2-a, rifuzis transdoni Anion kaj daŭrigis reziston ĝis 1045, kiam lia reĝlando, plagita de internaj kaj eksteraj minacoj, estis finfine prenita de bizancaj fortoj.[5]