Barcelono (Venezuelo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Barcelona.
Barcelono
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Venezuelo Venezuelo
Ŝtato Anzoátegui
Komunumo Municipo Simón Bolívar, Anzoátegui
Fondita 1671
Ĝemelurboj Portugalio Koimbro, Hispanio Barcelono kaj Argentino Bonaero
Poŝtkodo 6001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 620 555  (2010)
Loĝdenso 8 100 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 7′ N, 64° 43′ U (mapo)10.116667-64.716667Koordinatoj: 10° 7′ N, 64° 43′ U (mapo)
Alto 13 m
Areo 76,5 km² (7 650 ha)
Horzono UTC-04:30
Barcelono (Anzoátegui)
Barcelono (Anzoátegui)
DEC
Situo de Barcelono
Barcelono (Venezuelo)
Barcelono (Venezuelo)
DEC
Situo de Barcelono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barcelona (Venezuela) [+]
vdr

Barcelono (hispane Barcelona) estas la ĉefurbo de la ŝtato Anzoátegui en Venezuelo. Ĝi havis 620 555 loĝantojn en 2010. Fondita en 1671, la urbo Barcelono kun Puerto la Cruz, Lecheria kaj Guanta komune formas unu el la plej gravaj urbaj regionoj de Venezuelo. En Barcelono troviĝas la flughaveno Aeropuerto Internacional General José Antonio Anzoátegui.

Kontraste al Puerto la Cruz, konstruita ĉefe en la 20-a jarcento, Barcelono havas bone konservitan kolonistilan arkitekturon. Pro ĝiaj historiaj konstruaĵoj kaj turismaj institucioj la urbo ofertas allogajn eblecojn por la turistoj vizitantaj la orientan bordon de Venezuelo. Kolonistilaj konstruaĵoj ĉirkaŭas la placon Boyaca, la originan placon konstruitan kiam la urbo fondiĝis. La katedralo de la urbo, nomita Iglesia El Carmen, estis konstruita inter 1748 kaj 1773; longa periodo, kiu inkluzivis ampleksan riparadon pro damaĝo kaŭzita per tertremo. La ĉirkaŭaĵo kontrastas kun la modernismo trovebla en la centro de la urbo.

Unu el la plej interesaj kolonistilaj konstruaĵoj estas la Muzeo de Anzoátegui, la plej malnova konstruaĵo en la urbo, konstruita en 1671. Aliaj gravaj historiaj regionoj troviĝas ĉirkaŭ la tri ĉefaj placoj: Bolivar, Miranda kaj Boyacá.

Ĉe la Avenida 5 de Julio estas La Casa Fuerte (forta domo), nacia historia monumento, kiu estis origine konstruita super la ruinoj de la malnova monakejo Convento de San Francisco. En 1811, dum la sendependeca milito, La Casa Fuerte estis prenita de la fondintoj de la respubliko, transformita al fortikaĵo per Simón Bolívar kaj armita per du kanonoj por defendi la urbon kontraŭ la atakoj de la hispanoj. Post kelkaj atakoj je la 17-a de aprilo 1817, la domo estis prenita kaj detruita per la reĝa militistaro, kiu poste senkapigis ĉiujn ĝiajn loĝantojn. Ĝi staras nun kiel memorigo por la sendependeca spirito. Estas tie statuo de Eulolia Buroz, virino kiu mortis dum la sieĝo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy