Baseno (geomorfologio)

Ĉi tiu artikolo temas pri fermita kaj ofte senelflueja enpremiĝejo en la terkrusto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Baseno.

Baseno en la geomorfologio estas en si fermita kaj ofte senelflueja enpremiĝejo en la terkrusto, situanta aŭ sur aŭ sub la marnivelo, do aŭ sur la tersurfaco (ĉeflando) aŭ en la marfundo.

La aregrando de la sinkintejo ege varias. La grandaj oceanbasenoj etendiĝas 2000 ĝis 4000 kilometrojn je diametro (6 el ili en la Pacifiko), dum la 20 plej grandaj kontinentaj basenoj havas nur diametron de 300 ĝis 1000 km. Je grandeco superas ilin pluraj ebenaj kontinentplatoj, sed tiuj ne havas konkavan formon. Malgrandaj fermitaj konkavaj terenformoj nomiĝas depresio; valoj fermitaj, sed kun defluejo, nomiĝas valrondo (rondvalo).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy