Batalo de Leipzig | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Napoleonaj Militoj | |||||||
La Batalo de Leipzig, pentraĵo de Vladimir Moŝkov, 1815.
| |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Napoleona Francio Varsovia Duklando Rejna Federacio Italio Regno de Napolo |
Aŭstrio Prusio Rusia Imperio Svedio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Napoleono Bonaparte Joaĥimo Murat Michel Ney |
Karl Philipp zu Schwarzenberg Karolo Johano Barclay de Tolly Gebhard von Blücher Levin de Bennigsen | ||||||
Forto | |||||||
la 16-an de oktobro: 190 000 soldatoj 690 pafilegoj[1] |
la 16-an de oktobro: 205 000 soldatoj 918 pafilegoj[2] la 19-an de oktobro: | ||||||
Perdoj | |||||||
72 000 de tiuj: 38 000 mortintaj kaj vunditaj 30 000 kaptitaj 5 000 transkurintoj 300 pafilegoj[4][5] |
52 000 mortintaj kaj vunditaj de tiuj: 16 600 mortintaj kaj vunditaj prusoj 14 400 mortintaj kaj vunditaj aŭstroj 22 800 mortintaj kaj vunditaj rusoj 200 mortintaj kaj vunditaj svedoj[5] | ||||||
La Batalo de Leipzig aŭ batalo de popoloj (germane Völkerschlacht bei Leipzig) daŭris de la 16a ĝis la 19a de oktobro 1813 kaj estis la decida batalo en la milito de liberiĝado de la eŭropaj popoloj aŭ de la Napoleonaj Militoj. Batalis la trupoj de la aliancitoj Aŭstrio, Prusio, Rusia Imperio kaj Svedio kontraŭ la trupoj de la franca imperiestro Napoleono kaj ties aliancanoj.[6]
Ĉar estis batalantaj ĉirkaŭ 600 000 soldatoj el pli ol 12 popoloj, tiu batalo estis ĝis la komenco de la 20-a jarcento la plej granda en la mondhistorio. En ĉi tiu plej grava batalo de la milito de liberiĝado kontraŭ la napoleona fremdestreco, la aliancitaj, laŭnombre pli fortaj armeoj de la aŭstroj, prusoj, rusoj kaj svedoj aldonis al Napoleono la decidan malvenkon, kiu devigis lin retiriĝi el Germanio kun la resta armeo kaj sen federitoj.
En la batalo estis ĉirkaŭ 90 000 de la 600 000 soldatoj partoprenintaj aŭ mortigitaj aŭ vunditaj – sub kiuj en ambaŭ flankoj estis multaj germanoj.
En la jaro 1913 – ekzakte cent jaroj poste – estis pretigita en Lepsiko la Monumento por la Batalo de Leipzig, kiu havas alton de 91 metroj. Tiu monumento estis konstruita ĉe tia loko, kie la plej akraj bataleroj okazis kaj la plej multaj soldatoj mortis.