Batumi | |||
kartvele ბათუმი | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: ბათუმი | |||
Lando | Kartvelio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Aĝario | ||
Historiaj regionoj | Osmanida Imperio, TFSSR, Kartvela SSR | ||
Montaro | Kaŭkazo | ||
Fervojo | Trans-Kaŭkazia Fervojo | ||
Maro | Nigra Maro | ||
Situo | Batumi | ||
- alteco | 0 m s. m. | ||
- koordinatoj | 41° 38′ 45″ N 41° 38′ 30″ O / 41.64583 °N, 41.64167 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 3 m s. m. | ||
Areo | 64,9 km² (6 490 ha) | ||
Loĝantaro | 152 839 (2014) | ||
Denseco | 2 354,99 loĝ./km² | ||
Urbestro | Robert Ĉĥaidze | ||
Horzono | UTC (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 6010 | ||
Telefona antaŭkodo | +995 422 | ||
Situo enkadre de Kartvelio
| |||
Situo rilate al Nigra Maro
| |||
Situo enkadre de Azio
| |||
Vikimedia Komunejo: ბათუმი | |||
Retpaĝo: www.batumi.ge | |||
Batumi[1] - kartvele ბათუმი [Batumi], pri teorie imagebla esperantlingva formo Batumo ĝis nun mankas ĉia referenco pri uzo en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro - estas ĉemara kuracloko en sudokcidento de Kartvelio, ĉefurbo de Aĝario, granda haveno kaj komercocentro. Ĝi estas ankaŭ la finstacio de la Trans-Kaŭkazia Fervojo kaj de la Krimea-Kaŭkazia Marvojo. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 169 095 loĝantoj sur areo de 64,9 kvadrataj kilometroj, kio en 2020 rezultigis loĝdenson de 2 605 loĝantoj/km². Ĝi situas 20 km de turka ŝtatlimo en subtropika zono, kie abundas citrusaj kaj teaj plantejoj. Industrio: petrolorafineja, ŝipkonstrua, nutrada kaj malpeza.
Ejo de la antikva Greka kolonio de Batis. La urbo estas konata de la 11-a jarcento kiel fortikaĵo. En Mezepoko apartenis al Kartvelio, de la 16-a jarcento sub turka regado, de 1878 sub la rusa.
En la urbo estas sanktejoj por multaj religioj: ortodoksa kaj katolika kristanismo, islamo kaj judismo, aliaj vidindaĵoj estas Aĝaria muzeo, botanika ĝardeno, delfinario, cirko kaj belega Riviero (ripoza komplekso ĉe la bordo de la Nigra maro).