Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano | ||||
---|---|---|---|---|
latine Archibasilica Sanctissimi Salvatoris et Sancti Iohannes Baptista et Evangelista in Laterano | ||||
La malfrua baroka fasado de la baziliko Sankta Johano de Laterano estis plenumita de Alessandro Galilei en 1735, post kiam li gajnis konkurson kontraŭ aliaj artistoj.
| ||||
katolika katedralo • Granda baziliko • papa baziliko • paroĥopreĝejo • eklezia distrikto • patriarka baziliko | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Italio | |||
Municipo | Romo | |||
Geografia situo | 41° 53′ 9″ N, 12° 30′ 21″ O (mapo)41.88583333333312.505833333333Koordinatoj: 41° 53′ 9″ N, 12° 30′ 21″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | kristanismo | |||
Rito | Romkatolika eklezio | |||
Statuso | Katedralo | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Tipo de konstruaĵo | Katedralo | |||
Konstruado | ||||
Specifo | ||||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
Oficiala paĝaro | Oficiala retpaĝo | |||
La baziliko Sankta Johano de Laterano (itale Basilica di San Giovanni in Laterano) estas la katedralo de la diocezo de Romo, kaj la oficiala eklezia sidejo de la episkopo de Romo, kiu fakte estas la papo. Ĝi estas oficiale nomita Archibasilica Sanctissimi Salvatoris et Sancti Iohannes Baptista et Evangelista in Laterano ("Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano"). Ĝi estas la plej grava el la kvar bazilikoj de Romo. Ĝi estas ankaŭ la plej antikva: en la jaro 324 la Baziliko Sankta Johano de Laterano estis solene konsekrita al Jesuo Kristo fare de papo Silvestro la 1-a.
La nuna arkipastro de Sankta Johano de Laterano estas Agostino Vallini, kardinalo-vikario por la episkopujo de Romo.
Skribaĵo ĉe la fasado, Christo Salvatore, dediĉas la bazilikon al la "Plej Sankta Savanto", ĉar la katedraloj de ĉiuj patriarkoj estas dediĉitaj al Kristo mem. Kiel la katedralo de la episkopo de Romo, ĝi entenas la papan tronon (Cathedra Romana) kaj estas la plej altranga preĝejo de la tuta romkatolika preĝejaro. Ĝi eĉ superas la bazilikon Sanktan Petron.