Beat-generacio (anglalingve Beat Generation, pro beat, "laca" en la senco "nekonformigita", "senpacienca" pro la tiama situacio) estas termino uzata por nomi kaj la grupon de usonaj verkistoj aperintaj en la malfruaj 1950-aj kaj fruaj 1960-aj jaroj kaj la kulturan fenomenon verkitan kaj inspiritan de ili, nome: malakcepto de la ĉefmodaj usonaj valoroj, eksperimentado pri drogoj, alternativeco de seksumado kaj interesiĝo por orienta spiritualismo. Kelkfoje oni uzas la terminon beatnik (pluralo beatniks, esperantigebla kiel "beatnikoj") por priskribi la influitojn de tiu kultura fenomeno, tamen la termino povas soni fiiga. Membroj de Beat-generacio rapide gajnis la reputacion de hedonismaj bohemiuloj, kiuj festas nekonformecon kaj spontanean kreipovon.
La ĉefaj verkoj de la beat-literaturo estas Howl ("Hojlo") (1956), de Allen Ginsberg, Naked Lunch ("Nuda tagmanĝo") (1959), de William S. Burroughs kaj On the Road ("Sur la vojo") (1957), de Jack Kerouac[1]. Kaj Howl kaj Naked Lunch temas pri obscenaĵoj, kiuj lastatempe helpis liberigi, kion oni povus publikigi tiurilate en Usono. On the Road igis amikon de Kerouac, Neal Cassady, junkulturan heroon.
La originalaj Beat-generaciaj verkistoj konatiĝis en Novjorko. Poste, en la mezaj 1950-aj jaroj, la centraj roluloj (krom Burroughs) troviĝis kunaj en San-Francisko, kie ili renkontiĝis kun la pensuloj de la San-Franciska Renesanco. Dum la 1960-aj la rapide disvastiĝanta beat-kulturo spertis transformiĝon: ĝi donis aliron al la kontraŭkulturo de la sesdekaj jaroj kaj akompanis ŝanĝon de la komuna nomado, de beatnik al hippie ("hipio").