Beko

Por la Brazila organizaĵo BEKO, vidu la artikolon Brazila Esperantista Katolika Organizo. Por la antikva mas- kaj monunuo, vidu la artikolon Beko (mezurunuo)..
Illustration of the heads of 16 types of birds with different shapes and sizes of beak
Manĝadaptoj en bekoj

Beko (rhamphotheca) estas karakteriza organo de la birdoj (kaj kelkaj mamuloj --> ornitorinko aŭ anasbeka mamulo). Ĝi estas karneca materialo kaj kovras la makzelojn. La epidermo ofte restas mola ĉe la beka bazo, tiu estas la t.n. vaksomembrano aŭ ceromo (lat. ceroma). La beko estiĝas el pluraj partoj, kio malofte videblas: albatroso havas kvarpartan; kivio, pelikano, ŝovelila ardeo tripartan supran bekon. La forfrotiĝinta tavolo daŭre renoviĝas.

La beko povas esti alenformaj, hokformaj, ŝovelil-formaj, kuirkuler-formaj, ktp. La signifo de la bekoj estas tre granda. De tio dependas la alproprigo de la de la nutraĵo de la birdoj. Ne nur la formoj de la bekoj estas diversaj, sed ĝenerale ilia forteco, grandeco kaj movkapableco ankaŭ difinas la uzeblecon de la bekoj. Ĝi servas por idoflegado, atako, defendo, nutrokaptado, nutrokolekto, nestokonstruo ktp.

La beko de la anasbeka mamulo estas sekundara estiĝo, ĝi havas ĉe la junaj bestoj ankoraŭ dentojn, kiuj poste anstataŭiĝas per kornecaj lamenoj. La beko de la besto ne korniĝis tiel forte ol tiu de la birdoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy