Belkanto

Belkanto (itale: bel canto „bela kanto“) signifas en la muziko la kantmaniero, kiu ekestis en Italio komence de la 17-a jc. kadre de la monodio kaj la opero. Ĝis ĉirkaŭ 1840 belkanto estis la preferata tekniko por la kantado en la eŭropa opero.

Elementoj de belkanto estas la legato, la messa di voce, la apoĝaturoj kaj portamentoj kaj la virtuoza ornamado per koloraturoj kaj fiorituroj. La operoj de Giuseppe Verdi kaj de la verismo forŝovis la belkanton, ĉar la kantistoj devis domini kontraŭ pligrandigita orkestro.

La nomo ankaŭ esta arnomo por la operkomponaĵoj de inter ĉirkaŭ 1810 ĝis 1845 en Italio. La plej gravaj reprezentantoj de ĉi tiu skolo estis Gioacchino Rossini, Vincenzo Bellini kaj Gaetano Donizetti.

Jürgen Kesting difinas belkanton kiel „[…] (kanta) stilo, kiu bezonas certan teknikon aŭ kiel tekniko por certa stilo“. La nomo belkanto ofte kaj mise estas uzata por kantistoj, kiuj nur havas belan voĉon kaj klasikan kantoteknikon, sen ke ili kantas verkojn el la belkanta epoko aŭ laŭ la belkantostilo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy