Ĉi tiu artikolo temas pri eco pro kiu homo trovas ion alloga. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Belo (apartigilo).
La belo kaj beleco estas abstrakta koncepto rilate al multaj elementoj de homa ekzisto. Tiun ĉi koncepton ekzamenas ĉefe la filozofia disciplino de estetiko, sed ankaŭ aliaj kampoj, kiel historio, sociologio, psikologio, kaj artoteorio. Arto estis la celo de multnombraj artistoj laŭlonge de la jarcentoj.
Beleco estas kutime difinita kiel la specifa trajto de aĵo, kiu dum sensa renkontiĝo fidinde donas senton de plezuro aŭ senton de kontentigo al pacienca observanto; la beleco troviĝas en pluraj formoj, sed ĉefe laŭ vida aŭ sona aspekto. Plej ofte la beleco estas koncepto tre aparta disde tiu de utileco: io povas esti ege utila, sed ne bela, aŭ eĉ malbela, dum io bela povas esti tute neutila, ekzemple ruino submara, valorega artaĵo kaŝita en kofro ktp.
La distingo inter kio estas bela, kaj kio ne, ege varias laŭ erao kaj laŭ juĝanto. Tamen, ĝenerala konsento ekzistas pri granda nombro da verkoj kaj vidindaĵoj. En la kadro de tiu varieco iam aperis eĉ konceptoj pri la belo de malbelo, ekzemple en kelkaj artistoj aŭ artaĵoj (pentrarto kaj literaturo ĉefe) de la Baroko, moderna arto ktp.