Benimerinoj, marinioj, merinioj, merinidoj aŭ Banumarinoj (1244-1465) estas la latinigita nomo kiun ricevas la Banu Marin, nome membroj de Imperio de berberaZenata deveno[1] kies fundamenta kerno estis norde de la aktuala Maroko. Dum la 13a kaj 14a jarcentoj, la Banumarinoj kontrolis, ankaŭ dum mallonge kelkajn partojn de Andaluzio kaj de la orienta zono de Magrebo. Ili ekhegemoniis post la falo de la Imperio de la Almohadoj kaj estis siavice anstataŭitaj de la Ŭattasida dinastio[2] Li estis fondintoj de la kvartalo Ĝdid en Fez, kiu estis ties ĉefurbo kaj kie ili ankaŭ konstruis multajn monumentojn.[3]