Bernard Golden

Bernard Golden
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1925
en Newark (Nov-Ĵerzejo), Usono
Morto 19-an de oktobro 2008
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1946–)
esperantologo
arkeologo Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto aŭtoro de pli ol 1800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto
vdr

Bernard GOLDEN (naskiĝis la 23-an de novembro 1925 en Newark (Nov-Ĵerzejo), Usono - forpasis la 19-an de oktobro 2008[1]) estis arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto.

Li lernis Esperanton en 1946, edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Veszprém (urbo) (Hungario) en 1971. Li laboris en la loka muzeo. Liaj du filoj Daniel Lariko kaj David Alko denaske parolas Esperanton.

Bernard Golden estis multjara korespondanto de la internacia magazino Monato kaj membro de la Akademio de Esperanto (fako: vortaro). Li zorgis pri la pli ol mil Esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum (1986).

El liaj beletraj verkoj elstaras la rakontaroj «Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ» (1982) kaj «Bestoj kaj homoj» (1987), la romanetoj «Infero en aŭtuno» (1993) kaj «Ŝamanoj en la kosmo» (1994), kaj la teatra volumo «Antaŭ la kulisoj» (1994).

Li ĉesis verki en Esperanto en 1998, sed atentigis pri tio, ke tamen li "ne intencas kabei".

Bibliografio de liaj 2898 publikigaĵoj estis enkomputiligita surbaze de lia propra listo en 2009. Alireblon vidu sub 'Eksteraj ligiloj'.

  1. http://www.liberafolio.org/2008/bernard-golden-forpasis

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy