Beto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Beto vulgaris
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La beto estas herba planto el la familio Kenopodiacoj laŭ Cronquist aŭ Amarantacoj laŭ APG. Ĝia nomo devenas de la franca substantivo betterave (bette estas blito, kaj rave estas napo). La tubera radiko servas krom por kuirartaj celoj, por produktado de sukero (sukerbeto; saĥarozo). Ekzistas ankaŭ kulturata vario por nutrado de bestoj.
La beto riĉas je sukeroj. Ĝi montriĝas kiel unu el la plej fero-riĉaj legomoj, kaj en la radiko kaj en la folioj. En naturaj kondiĉoj, la beto konserviĝas ĝis unu semajno, se tenata en malvarmeta kaj ombra loko. En fridujo, ĝi konserviĝas ĝis 15 tagoj, se pakita en traborita plasta sako; se oni konservas ĝin en senŝeligita, raspita aŭ pikita stato, ĝia freŝdaŭro reduktiĝas al tri aŭ kvar tagoj.