Biero

Glaso da tritika biero (Germanio).
François Jaques: Kamparanoj trinkantaj bieron ĉe trinkejo en Friburgo (Svislando, 1923).
Schlenkerla Rauchbier elprenita el barelkrano.

Biero estas trinkaĵo produktita per fermentado el akvo, gisto, malto (kutime el hordeo) kaj lupolo. Ĝi enhavas – depende de la speco – proksimume 5 % (inter 2 kaj 14 %; sed kutime inter 4 kaj 8 %) da alkoholo; la tiel nomataj senalkoholaj bieroj havas inter 0 kaj 0,5 % da alkoholo.

Biero estas unu el la plej malnovaj[1][2][3] kaj plej amplekse konsumita[4] alkoholaĵo en la mondo, kaj la tria plej populara trinkaĵ ĝenerale post akvo kaj teo.[5] Biero estas kuirita el cerealaj grenoj — plej ofte el malta hordeo, kvankam oni uzas ankaŭ tritikon, maizon, kaj rizon. Dum la kuirprocezo, fermentado de la amelaj sukeroj de la biersuko produktas etanolon kaj karbonigo en la rezulta biero.[6] Plej moderna biero estas kuirita kun lupolo, kiu aldonas amarecon kaj aliajn gustojn kaj agadas kiel natura konservilo kaj stabiligilo. Aliaj pligustigaj agentoj kiel la herbomiksaĵo gruit, aliaj herboj, aŭ fruktoj povas esti inkludataj aŭ uzataj anstataŭ lupulo. En komerca bierfarado, la natura karboniga efiko estas ofte forigita dum la procezo kaj anstataŭita per trudita karbonigo.[7]

Kelkaj el la plej antikvaj konataj skribaĵoj de la homaro referencas al la produktado kaj distribuado de biero: la Kodo de Hamurabo inkludis leĝojn regulantajn bieron kaj bierejojn,[8] kaj "La himno al Ninkasi", nome preĝo al la Mezopotamia diino de biero, utilis kaj kiel preĝo kaj kiel metodo rememori la recepton por biero en kulturo kun malmulta legipova loĝantaro.[9][10]

Biero estas distribuata en boteloj kaj ladskatoloj kaj estas ankaŭ ofte disponebla el bareloj tra kranoj, partikulare en trinkejoj. La bierprodukta industrio estas tutmonda negoco, kiu konsistas el kelkaj hegemoniaj transnaciaj entreprenoj kaj multaj miloj da pli malgrandaj produktistoj kiuj gamas el bierproduktaj trinkejoj al regionaj bierfarejoj. La forto de moderna biero estas kutime de ĉirkaŭ 4% al 6% de alkoholo laŭ volumo (ALV), kvankam ĝi povas varii inter 0.5% kaj 20%, kaj kelkaj bierfarejoj produktas ekzemplojn de 40% ALV kaj eĉ supre.[11] Biero formas parton de la kulturo de multaj landoj kaj estas asocia kun sociaj tradicioj kiaj bier-festivaloj, same kiel kun riĉa biereja kulturo kio inkludas drinkoturneojn kaj trinkejludojn kiel bilardojsagetoĵetado.

Variaj juraj difinoj de biero ekzistas en diversaj landoj. Historie, unu el la plej famaj el tiuj estas la ReinheitsgebotLeĝo de pureco, kiu estis aplikita en partoj de la Sankta Romia Imperio kaj Germanio kaj postulis ke biero estu farata nur el akvo, lupulo kaj hordeo. Nuntempe en Kanado, la Canadian Government's Food and Drug Regulations asertas ke biero devas havi alkoholenhavon kiu gamu el 1.1% al 8.6%, kvankam tio inkludas ankaŭ specifon ke ĝi povus esti pli granda ol 8.6% kaj estu etikedita kongrue.[12] Biero en Suda Koreio devas havi malpli ol 25% ALV, kio signifas ke ĝi devas havi 25 mL el alkoholo aŭ malpli ol 100 mL el solvaĵo, kaj povas esti konsiderata ‘malpeza’ (laŭ kalorienhavo) nur se ĝi havas malpli ol 30 kcal por 100ml. Aldone, biero en Suda Koreio devas uzi nur akvon, lupolon, kaj amelojn (tritiko, rizo, hordeo, maizo aŭ terpomo) kiel ingrediencoj en la bierfara procezo.[13] En Singapuro, biero devas havi minimume 1.0% da alkoholo laŭ voluma koncentro je 20 °C. Ĝi estas ofte produktita el miksaĵo de grenoj kiel malto, sukeroj aŭ ties ekvivalentoj, kaj lupulo aŭ aliaj vegetaloj.[14]

  1. Rudgley, Richard (1993). The Alchemy of Culture: Intoxicants in Society. London: British Museum Press;. ISBN 978-0714117362.
  2. Arnold, John P (2005). Origin and History of Beer and Brewing: From Prehistoric Times to the Beginning of Brewing Science and Technology. Cleveland, Ohio: Reprint Edition by BeerBooks. ISBN 0-9662084-1-2.
  3. World's Best Beers: One Thousand ... - Google Books. books.google.com. 2009-10-06. ISBN 9781402766947. [1] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  4. "Volume of World Beer Production". European Beer Guide. Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  5. Max Nelson (2005). The Barbarian's Beverage: A History of Beer in Ancient Europe. Routledge. p. 1. ISBN 0-415-31121-7. Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  6. Barth, Roger. The Chemistry of Beer: The Science in the Suds, Wiley 2013: ISBN 978-1-118-67497-0.
  7. "How Beer Is Carbonated and Why Is Beer Fizzy?". [2] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  8. "Beer Before Bread". Alaska Science Forum #1039, Carla Helfferich. [3] alirita la 29an de Aprilo 2018.
  9. "Nin-kasi: Mesopotamian Goddess of Beer". Matrifocus 2006, Johanna Stuckey. [4] Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  10. Black, Jeremy A.; Cunningham, Graham; Robson, Eleanor (2004). The literature of ancient Sumer. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-926311-6.
  11. "World's strongest beer reclaimed". BBC News. 2010-02-16. Alirita la 29an de Aprilo 2018.
  12. Branch, Legislative Services. "Consolidated federal laws of canada, Food and Drug Regulations". laws.justice.gc.ca. [5] Alirita la 29an de Aprilo 2017.
  13. "Global Agriculture Information Network" (PDF). [6] Alirita la 29an de Aprilo 2017.
  14. "Food Regulations in Singapore". [7] Arkivigite je 2017-06-23 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29an de Aprilo 2017.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy