Bignoniacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
bignonio Bignonia L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La bignoniacoj[2] (latine Bignoniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lamialoj (Lamiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 80 genrojn kaj pli ol 850 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas bignonio[2].
Preskaŭ ĉiu el la bignoniacoj estas lignoplantoj, sed kelkaj estas preskaŭlignaj, ĉu reboj aŭ arbustoj. Kelkaj pliaj estas herboj de habitatoj de alta montano, en tri nuraj herbaj genroj: Tourrettia, Argylia, kaj Incarvillea.[4] Tiu familio inkludas multajn lianojn. La plej granda tribo en la familio, nome Bignonieae, konsistas ĉefe el lianoj kaj elstaras pro sia unika anatomio.[5]
Tiu familio havas preskaŭ kosmopolitan distribuon, sed estas ĉefe tropika, kun kelkaj specioj indiĝenaj de moderklimataj areoj. Ties plej granda diverseco estas en norda Sudameriko.[5]
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj WFO
; $2<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj TPL
; $2